Mia penso Sur la kampo, for de l’ mondo, Antaû nokto de somero, Amikino en la rondo Kantas kanton pri l’ espero. Kaj pri vivo detruita Ŝi rakontas kompatante,-- Mia vundo refrapita Min doloras resangante . “Ĉu vi dormas? Ho, sinjoro, Kial tia senmoveco? Ha, kredeble rememoro El la kara infaneco?” Kion diri? Ne ploranta} Povis esti parolado Kun fraûlino ripozanta Post somera promenado! Mia penso kaj turmento, Kaj doloroj kaj esperoj! Kiom de mi en silento Al vi iris jam oferoj1 Kion havis mi plej karan— La junecon—mi ploranta Metis mem sur la altaron De la devo ordonanta! Fajron sentis mi interne, Vivi ankaû mi deziras,— Io pelas min eterne, Se mi al gajuloj iras. Se ne plaĉas al la sorto Mia peno kaj laboro— Venu tuj al mi la morto, En espero—sen doloro!

我的理想 anna译 夏日傍晚的田野上, 远离开喧嚣的城市, 队里的女孩子歌唱着 希望和被毁灭的生活。 她动情的歌声撕扯着 我的旧创,伤口重又 鲜血奔涌,痛彻骨髓。 “哦,先生,你在安眠? 为什么这样一动不动? 呵,想必是回忆起了珍贵的童年?” 该说什么呢?对散步后 正在休息的女孩子们 哭着讲述,多么不合适! 我的理想和折磨, 希望和痛苦呵! 我向你奉献了这么多, 而自己却默默地走向死亡! 我流着泪亲手把青春— 我珍贵的时光,放到 正在发号施令的责任的祭坛上。 我感到体内烈火在燃烧, 我也希望生活,— 如果我去追求快乐享受, 理想将永远驱赶我。 如果命运之神不喜欢 我的努力和劳动,— 死神快来把我带走吧, 没有痛苦—怀着希望。